Tradicio signifas kvaliton...

La itala kafo estas fama en la tuta mondo kiel treege forta kaj bongusta trinkaĵo.

Ni proponas al Vi la produktaĵojn de malgranda, metiista entrepreno, kiu sin trovas en Toskanio, en la meza parto de Italujo, kaj kiu okupiĝas pri importado de la kafgrajnoj el sudamerikaj, aziaj kaj afrikaj landoj, kaj pri ilia miksado, rostado, muelado kaj pakado.

Oni povas aĉeti tiun ĉi kafon senpere de tiu ĉi produktanto. Prezoj de 7 eŭroj/kg (kafo por hejma uzo) ĝis 18 eŭroj/kg (kafo por preparado de trinkaĵoj en la kafejoj).



...kaj kvaliton por ĉiuj

Kafo por hejma uzo bezonas kafaparaton de la tipo "mokao" (prezoj komenciĝas de 10 eŭroj).

En la kafejoj oni bezonas nepre uzi grandajn, profesiajn kafaparatojn de la tipo "Espreso".

Ekzistas ankaŭ malgrandaj kafaparatoj de la tipo "Espreso" (prezoj komenciĝas de 110 eŭroj), por oficejoj kaj familioj, kiujn aparatojn oni povas uzi tre simple (muelita kafo konserviĝas en unuporciaj paketoj, vendataj en pakoj po 150 pecoj - prezo 0,20 eŭroj por peco).

Ankaŭ tiujn ĉi kafaparatojn oni povas aĉeti senpere de italaj produktantoj. La prezoj, deklaritaj tie ĉi, enhavas nek la kostojn de frajto el la produktloko, nek la doganimpostojn.

Por peti komercajn oferojn (se oni aĉetas grandajn kvantojn, eblas ricevi rabaton), detalojn pri kafo kaj pri kafaparatoj, kaj eĉ senpagan specimenon da kafo (paketo po 250 g da kafo por hejma kafaparato de la tipo "mokao"), bonvolu sin turni al Jakobo (al la itala esperantparolanto, kiu kompilis tiun ĉi retejon).